En klaĉrevuo  faktoj kaj onidiroj ("malicbuŝuloj asertas ke..." aŭ: "internaciaj spertuloj opinias ke...") el la persona vivo estas supergrandige eksponataj pri konataj figuroj el la distra industrio, pri reĝaj kaj nobelaj personoj kaj nuntempe pli kaj pli ankaŭ pri politikistoj. En diversaj sociaj tavoloj klaĉemaj gazetoj estas popularaj en ne tiom kleraj socigrupoj: ekzemple en iaj periodoj ili estis oftaj en atendejoj de hararfrizejoj, medicinaj konsultejoj ktp. Dum jardekoj en Hispanio "Hola" estis la tipa klaĉrevuo.

Apogeo laŭ propraj kriterioj de tiu industria fako sendube estis la morto de princino Diana en septembro 1997, ĉe kio oni distribuis ekstrajn eldonojn. Tamen ekestis diskutoj en la ĝeneralaj komunikiloj pri la limoj kiujn ankaŭ paparacoj devus respekti; ili nome en tiu okazaĵo montreble kontribuis al la ŝanco je morta akcidento.