Kluzoparo Oberhausen

La Kluzo Oberhausen apartenas – ekde la Rejno – al la dua el kvin kanalŝtupoj de la Rejn-Herne-Kanalo. Ĝi troviĝas en Oberhausen en la urboparto Lirich ĉe kanala kilometro 5,68.

Kluzoparo Oberhausen, vidaĵo ekde okcidento
sekurŝnurego kun agobrako

La nuna kluzoparo transpontas niveldiferencon de 4,10 metroj kaj havas du kluzojn. La suda kluzo estis konstruata inter 1977 kaj 1979 kaj havas uzeblajn longecon de 190 metroj kaj larĝecon de 11,99 metroj. La norda kluzo estis finkonstruata la 28-an de julio 1984 post dujara konstruado. Ĝi havas uzeblajn longecon de ankaŭ 190 metroj kaj larĝecon de 11,88 metroj.

Ĉi tiu kluzo disponas ĉe ĉiu kamero pri sekurinstalaĵo por la malsupra kappordego kontraŭ difektado per ŝipoj ne ĝustatempe haltantaj je la enveturado ekde la supra akvo. Tiucele hidraŭlike mastrumata brako streĉas dikan ŝnuregon, kiu povas kapthaltigi ŝipojn tro antaŭenveturantaj. En la bildo videblas la ŝnuregon alten tenatan je la elveturo. Tio ĉi estas necesa, ĉar ne-ŝarĝitaj aŭ tiaj kun pli altaj surkonstruaĵoj ne povas traveturi sub la streĉita ŝnurego. Je kluzoj kun pli granda levalto la saman celon plenumas hidraŭlike dampita barinstalaĵo, kiu ne devas esti forigita por la elveturo de la ŝipoj, ĉar tiuj ĉi povas sub ĝi elveturi.

Al la kanalŝtupo apartena ankaŭ punpstacio por la akvomastrumado en la Rejn-Herne-Kanalo.

La Kluzoparo Oberhausen estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Mapo de la kanalo kun havenoj, kluzoj ktp.

Literaturo redakti

  • DIN 4054, Verkehrswasserbau, Begriffe, septembron de 1977

Eksteraj ligiloj redakti

51.4818906944446.8207502361111