Kolegiato Sankta Bartolomeo de Lieĝo

La Kolegiato Sankta Bartolomeo de Lieĝo, en Belgio, estas tipa konstruaĵo el impona stilo romanika mosano, estis konstruita el grejsaj blokoj , inter la fino de la 11-a jarcento ĝis la fino de la 12-a. Same kiel la plimulto de la religiaj konstruaĵoj ĝi suferis multnombrajn modifojn kun la paso de la jarcentoj, tamen la romanika stilo de Sankta Bartolomeo konserviĝis malgraŭ la modifoj. En la 18-a jarcento estis modifita laŭ la aliaj stiloj (novklasikismo kaj franca baroko). Tamen, la interno de la okcidenta flanko de la kolegiato restaŭriĝis laŭ la origina romanika stilo. La kolegiato Sankta Bartolomeo estas unu el la sep primitivaj lieĝaj kolegiatoj (kiuj estis Sankta Petro de Romo, Sankta Kruco, Sankta Paŭlo, Tago de Sankta Johano, Sankta Denizo kaj Sankta Marteno). La 28-a de marto 2006, la preĝejo estis reinaŭgurita post gravaj renovigaĵoj dum sep jaroj kiam estis anstataŭitaj 10.000 ŝtonoj kaj la restaurado de la polikromio sur la muroj.

Kolegiato Sankta Bartolomeo en 2006.