Komando (komputado)

(Alidirektita el Komando (komputa))

En komputado komando estas ordono por tuja plenumo per interpretilo. Tia interpretilo povas esti ŝelo — en tia okazo oni povas paroli pri ŝelkomandoj. Aliflanke, la procesoro aŭ periferia aparato disponigas aron da siaj komandoj, kiujn ĝi interpretas aparate aŭ mikroprograme; oni povas neprigi ĉi tiun signifon per la termino maŝinkomando. Simile oni parolas pri komandoj de dialoga tekstoredaktilo vi ktp.

Ekzemploj pri ŝelkomandoj redakti

Jen estas ekzemploj en la uniksa ŝelo Bash:

Ĉi-suba komando ŝanĝas la kurantan dosierujon de la uzanto al /tmp. La komandonomo estas cd, kaj ties argumento estas /tmp:

cd /tmp

Jena komando cat plenumas kunkroĉon de siaj argumentoj, la tekstaj dosieroj t1.txt, t2.txt, t3.txt, kaj konservas la rezulton en ttt.txt:

cat {t1,t2,t3}.txt > ttt.txt

Ekzemplo pri maŝinkomando redakti