Malfermi la ĉefan menuon

Komerca Ŝiparo de Argentino

La Komerca Ŝiparo de Argentino aŭ en hispana Flota Mercante de Argentina naskiĝis en malfacila epoko por Argentino kaj por la mondo. La Dua Mondmilito estis generinta malprofiton al la produktado de varoj kaj al ties eksportado el aŭ al Argentino. Unu el plej gravaj problemoj estas la malabundo de ŝarĝoŝipoj por transporti la argentinajn produktojn al ties eksteraj merkatoj kaj por importi la necesajn varojn por ke la produktaj mekanismoj plufunkciu. La submara milito malfunkciigis la maran komercon kaj same kiel ĉe la Unua Mondmilito (1914-1918), Argentino vidiĝis izolata el la resto de la mondo pro manko de nacia (ŝtata) komerca ŝiparo.

En januaro de 1940 oni kreis konsilkomisionon kiu studis la aferon kaj proponis kelkajn eblajn solvojn. La ĵus vicprezidento Ramón Castillo eniris la problemon energie. Li aĉetis ŝipojn de militaj landoj, paralizitaj ĉe argentinaj havenoj: deksep italajn, kvar danajn, tri germanajn kaj tri francajn. Li metis ilin sub la ŝtato tra diversaj traktatoj kun ties posedantoj aŭ kun la respektivaj registaroj; du ŝipoj estis transpasataj el la Argentina Mararmeo por komercaj celoj kaj aliaj estis akiritaj el privataj entreprenoj.

En septembro de 1941 leĝo fare de la Kongreso aprobis la kreadon de la Komerca Ŝiparo de Argentino. Fine de 1942 la Komerca Ŝiparo estis ekspluatinta 42 ŝipojn kaj havis 15.000 laboristojn, el kiuj 90 % estis argentinaj.