Kompleksa Ripozcentro Haedanghwa
konstruaĵo en Pjongjango
La Kompleksa Ripozcentro Haedanghwa (koree : 해당화관) situas en strato Ĉangjon, Pjongjango. Apude fluas Taedong Rivero. Ĝi estas unu el plej famaj kompleksaj ripozcentroj de Nord-Koreio. La konstruaĵo estis konstruita en 2013 kaj inaŭgurita la 3-an de majo. Ĝi havas 6 etaĝojn kaj 1 subteran etaĝon kaj la areo de la domo estas 17,700 m². En la domo ekzistas bana domo, naĝejo, gimnastikejo, komputilejoj kaj restoracioj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b6/Entrance_to_Haedanghwa_Health_Complex_-_North_Korea_%2810392174836%29.jpg/250px-Entrance_to_Haedanghwa_Health_Complex_-_North_Korea_%2810392174836%29.jpg)