Komputilreta servo

Komputilreta servo estas komerca aŭ komunutila servo, kiu al siaj klientoj provizas la konekton al komputila reto propra aŭ malferma (en la lasta kazo temas pri la interreto), kaj kiu ofertas proprajn informajn enhavojn en tiu reto.

Oni diferencigas inter komputilretaj servoj, kiuj havas propran infrastrukturon, do komputilajn servilojn, kiuj konsistigas la kernon aŭ "vertebraron" de la interreto, kaj komputilretaj servoj, kiuj ne havas propran infrastrukturon, kaj mem devas aĉeti datuman trafikon ĉe aliaj servoj.

Konataj komputilretaj servoj estas Minitel, T-Online, AOL, CompuServe kaj MSN. Ĉiuj nuntempe ankoraŭ ekzistantaj grandaj komputilretaj servoj ofertas konekton al la interreto, la malferma interkomputila reto, kiel parto de sia servo, kaj ne limiĝas al oferto de informoj el propra, interna reto.