Konjuga fokusa distanco

Konjuga fokusa distanco de objektivo (aŭ lenso) estas distanco de ĉefa malantaŭa ebeno de la objektivo ĝis bildo de la objekto en fokusa ebeno se la objekto estas ne en malfino sed en certa distanco de ĉefa antaŭa ebeno de la objektivo.

Konjuga fokusa distanco ĉiam pli grandas ol ĉefa fokusa distanco de la objektivo. La distanco estas des pli granda ju pli proksima estas la objekto.

Konjuga fokusa distanco d egalas al

d = R/(R-f)

kie R - distanco de ĉefa antaŭa ebeno de la objektivo ĝis la objekto,

f - ĉefa fokusa distanco de la objektivo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • OPTIKO: Ĉapitro el lernolibro far SÁRKÖZI János. Subĉapitroj: optiko ĝenerale, fotometrado, ekesto, propagiĝo, refrakto de la lumo, ondooptiko, polarigo, lumo kaj materialo, la okuloj, optikaj instrumentoj. 129 paĝoj, formo PDF, 882 KB.