Konkura kondiĉo
Konkura kondiĉo aŭ konkura risko (angle, race condition; france, situation de compétition; germane, Wettlaufsituation) estas la kondiĉo de elektronika, programara aŭ alia sistemo kies esenca eligaĵo dependas de la sekvenco aŭ la ĝusta tempo de aliaj neregeblaj okazaĵoj, kio povas konduki al neatenditaj aŭ malkonformaj rezultoj. Ĝi fariĝas cimo kiam iu ajn ebla eligaĵo estas nedezirinda.
Oni jam antaŭ 1954 uzis la esprimon race condition (“konkurkondiĉon”), ekzemple en la doktora disertaĵo de David A. Huffman, The synthesis of sequential switching circuits (“La sintezo de sekvoŝaltilaj cirkvitoj”).[1]
Konkurkondiĉoj povas okazi precipe en logikaj cirkvitoj aŭ disfadenigitaj aŭ disaj programaroj. Per la uzo de reciproka ekskluzivigo oni povas malhelpi konkurkondiĉojn en disaj programarosistemoj.
Referencoj
redakti- ↑ Huffman, David A. The synthesis of sequential switching circuits. (angle, 1954).