Konrad DEUBLER (dojbler), germano, telefonteknikisto ĉe la poŝto. Nask. 30 okt. 1885 en Rosenheim, mortis je la 23a de Aprilo 1966 en München. Politike kaj sindikate agas en la laborista movado. E-isto de 1911. Organizis post la milito la laboristan E movadon en Bavarujo. Kunfondinto de SAT. Red. de Arbeiter E-isten 1927-29. Post la skismo en LEA li aniĝis al Socialista E Asocio, kie li estras grupon kaj regionon. Verkis lernolibron, (1927) kaj multajn artikolojn pri E en socialistaj gazetoj.

Kiam Germana Esperanto-Asocio en 1955 realiĝis al UEA, Deubler fariĝis unu el la kvar komitatanoj.