Konsilantaro de la Distrikto Kolumbio

La Council of the District of Columbia (Konsilantaro de la Distrikto Kolumbio) estas la leĝofara branĉo de la loka registaro de la Distrikto Kolumbio. Kiel permesite en la Usona Konstitucio, la Distrikto ne estas parto de ajn Usona ŝtato kaj anstataŭe estas regatata rekte de federacia registaro. Ekde 1973, la Usona Kongreso redonis kelkajn povojn al la Konsilantaro kiuj estus tipe plenumitaj de ŝtata leĝofara branĉo. Tamen, la Kongreso plutenas superan aŭtoritaton super la federacia distrikto kaj tiele ĉia agado de la Konsilantaro estas metita suub la kongresa revizio kaj povas esti nuligita. La Konsilantaro kunvenas ĉe la Konstruaĵo John A. Wilson en la urbo Vaŝingtono.

Referencoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti