Kontinenta Alando (svede Fasta Åland, finne Manner-AhvenanmaaAhvenanmanner) estas la plej granda insulo de Alando kaj la plej granda mara insulo de Finnlando. Tie situas ekzemple la ĉefurbo de Alando, Mariehamn. Areo de la insulo estas 685 kvadrokilometroj kaj loĝantaro proksimume 27 000. Krom Mariehamn, ekzistas komunumoj de la insulo Finström, Geta, Hammarland, Jomala, Saltvik kaj Sund.