Koprivnica-Križevci
Provinco Koprivnica-Križevci (kroate: Koprivničko-križevačka županija) estas unu el la provincoj de Kroatio. Ĝi situas en la nordo de la lando kaj limas al Hungario.
Koprivnica-Križevci | |
---|---|
Koprivničko-križevačka županija | |
Mapo | |
Pliaj informoj | |
Sidejo: | Koprivnica |
Areo: | 1 746 km² |
Loĝantaro: (2011) | 115 584 |
Loĝdenso: | 66 loĝ/km2 |
ISO 3166-2: | HR-06 |
Telefona antaŭkodo: | +385 048 |
Estro (župan): | Darko Koren |
Oficiala retejo: | www.kckzz.hr |
La nomo de la provinco devenas de la du plej grandaj urboj, Koprivnica kaj Križevci. La administra sidejo kaj plej granda urbo de la provinco estas Koprivnica. La provinco konsistas el 3 urboj kaj 21 pliaj komunumoj. La urboj estas:
- Đurđevac
- Koprivnica (sidejo)
- Križevci
La provinco estas ne tre dense loĝata (71/km²) kaj havas nur 2,8 % de la loĝantaro de Kroatio. Laŭ censo de 2001 ĝi tiam konsistis el jenaj etnoj:
- Kroatoj: 96 %
- Serboj: 1,9 %
- Slovenoj: 0,1 %
- Romaoj: 0,1 %
- Hungaroj: 0,1 %
- Aliaj