Koronelo (Coronella) estas senvenena serpento el la familio de kolubredoj. Ĝi havas glatajn senkilajn skvamojn. Estas tri specioj el kiuj du aperas en Eŭropo kaj Azio kaj unu estas endemia en Hindio.

Coronella austriaca
Habitato de la Coronella austriaca

La nomo de ĉi tiu genro, Coronella, estas la diminutivo de la latina corona, tio estas "malgranda krono", rilate al la makulo havanta ĉi tiun formon sur la malantaŭo de ilia kapo.

Specioj redakti

  • Coronella austriaca (Laurenti, 1768)
  • Coronella brachyura (Günther, 1866)
  • Coronella girondica (Daudin, 1803)