Krøderen

lago en Norvegio

Krøderen estas lago en Norvegio, en provinco Buskerud. Ĝi troviĝas en komunumoj de Flå kaj Krødsherad kaj nomata ankaŭ kiel Krøderfjord. Ĝi etendiĝas 41 km en nord-suda direkto de loko Krøderen. La plej alfluanto estas Hallingdalselva en nordo de la lago, la elfluo okazas tra Snarumselva ĉe suda fino de la lago.

Ĝi grandas 42,88 km², havas perimetron de 113,81 km kaj profundon de 119 m.

Ĉe Noresund (ĉe RV 7) ekzistas ponto super la lago; ĉe tiu parto, la lago larĝas nur 200 m.