Krekso (Crex) estas genro de birdoj de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj kun ununura specio, nome Krekso, Crex crex. La tuta familio temas pri birdoj rilataj al akva medio, sed tiuj ĉi specio kaj genro rilatas pli al herbejoj kaj al terkulturejoj ol al marĉa medio, sed ĉiukaze en tiu medio preferas ne la plej sekajn lokojn, sed iom humidajn kaj malsekajn por havi pli da besteta manĝaĵo. Ili estas pli flavaj ol grizaj. Sed idoj estas nigraj kiel tiuj de aliaj raledoj.

Foje estis inkludita en genro Crex alia specio alimaniere inkludita en genro Crecopsis, nome Crecopsis egregia, tio estas Afrika krekso.