La kresto estas elstara karaktero montrata de kelkaj specioj de birdoj kaj dinosaŭroj en siaj kapoj.

Ĝenerale uzataj por memontraj celoj, krestoj povas esti fiksaj aŭ leveblaj, depende de la specio. Ekzemple, Kakatuedoj posedas krestojn kiujn povas esti levataj aŭ mallevataj laŭvole. Tiuj krestoj estas uzataj por komuniki kun samspecianoj, aŭ kiel formo de defendo por timigi alproksimiĝantajn individuojn de aliaj specioj, ĉar ili igas la birdojn ŝajni pli grandaj kiam la kresto estas subite kaj neatendite levata.

La kresto estas formata de duonplumoj mildaj kaj faldeblaj. Ĉe birdoj, tiuj duonplumoj estas komunaj en kapo, kolo, kaj supra dorso, kaj ili povas esti uzataj por memsekurigo kaj sentigo.


Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti