Kristala kranio
kranio-forma skulptaĵo farita el kvarco, malĝuste asertata kiel antaŭ-Kolumba mez-Amerika artaĵo; fakte ĝi estas Eŭropa falsaĵo el la 19-a jarcento
Kristalaj kranioj estas famaj falsigaĵoj el ekde fino de la 19-a jarcento. Ili estis pretigitaj per borilo, modernaj iloj; poluritaj per silicia karbido kaj korundo aŭ diamanto, kies spurojn oni trovis en 2008 per rentgendifrakcia kaj elektronmikroskopa analizadoj. Tiuj poluraj materialoj estas uzataj nur en la moderna industria epoko.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/10/MitchellHedgesCrystalSkull.jpg/220px-MitchellHedgesCrystalSkull.jpg)
La kristalaj kranioj aperis ekde fino de la 19-a jarcento en bonnomaj institutoj, muzeoj kaj oni longtempe ligis al ili originon el la majaa aŭ azteka epoko. La kranioj grandas 15-25 cm.