Malfermi la ĉefan menuon

La Kroniko de Nabonido, ankaŭ konata kiel Kiro-Nabonido apartenas al la tiel konataj Mezopotamiaj kronikoj (Kronikoj de Asirio kaj Kronikoj de Babilono), realigita kiel la ceteraj, sur argilaj tabuletoj, skribitaj en akada kojnoforma skribo.

Temas pri funebra steleo de la lasta babilona reĝo, konservita en la Brita Muzeo, apartenanta al la babilonaj kaj persaj fontoj antikvaj, kiu rakontas kiel en la 6a jaro de Nabonido, Nabu-na’id (550-549), a.K., la reĝo Iŝtumegu (Astjago) «kunvokis siajn trupojn kaj marŝis kontraŭ Kiro de Anŝano, por batali. La armeo de Iŝtumegu renversiĝis kontraŭ li kaj liveris lin enĉenigita al Kiro. Kiro marŝis kontraŭ la lando de Agamtanu; alpropiĝis je lareĝa loĝejo, prenis arĝenton, oron kaj aliajn valoraĵoj de la lando kaj portis ilin al Anŝano».[1]

Eksteraj ligilojRedakti

  • Ciropedia, Ksenofono, Eldono de Rosa A. Santiago Álvarez, Ed. Akal/Klasika, paĝo. 26., enreta versio de Google Books, konsultita 24/04/2014