Krucosigno aŭ "la signo de la kruco" estas kristana gesto, kaj signo de la kristana fido de tiu, kiu krucosignas sin. Sacerdotoj ankaŭ krucosignas aliajn personojn aŭ aĵojn por beni ilin.

Krucosigno en Okcidento redakti

Por krucosigni sin, oni tuŝas sian frunton, poste la ventron, kaj poste la du ŝultrojn, unu post la alia. Kutime oni samtempe diras: En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankta. Amen. En la okcidentaj eklezioj (la anglikana, la lutherana kaj la latinrita parto de la katolika), oni tuŝas unue la maldekstran ŝulton kaj poste la dekstran.

Kelkaj protestantaj eklezioj tute evitas la krucosignon, ĉar ili opinias ĝin katolika.

Krucosigno en Oriento redakti

En la ortodoksa eklezia (ekzemple la greka kaj la rusa) kaj orientaj katolikaj eklezioj oni tuŝas unue la dekstran kaj poste la maldekstran, kaj oni ofte krucosignas sin trifoje; same en tiuj branĉoj de la katolika eklezio kiuj praktikas ortodoksan ritaron.

En la skismo inter la oficiala rus-ortodoksa eklezio kaj la tiel nomataj "malnovkredantoj", unu detalo de la batalo estas la problemo ĉu oni krucosignu sin per tri aŭ du fingroj.

Historio de la krucosigno redakti

La simbolo de la kruco estis ligita kun kristanoj jam dum la dua jarcento laŭ kelkaj fruaj historiistoj: Octavius Minucius Felix, ĉevale de la dua kaj tria jarcentoj, atestas ke kristanoj estis mokataj pro la kruco. Tiu ligo inter kruco kaj kristanoj ankaŭ montriĝas per la fakto ke Klemento de Aleksandrio (mortinta ĉirkaŭ 215) ofte uzis la frazon "la signo de Kristo" aludante la krucon, ne timante ke ĝi estu miskomprenata. Tertuliano raportas en 204 ke kristanoj gestsignis la krucon sur iliaj fruntoj.

Interese, ankaŭ la Juda Enciklopedio raportas ke kristanoj plej laste je la dua jarcento ekuzis la krucan signon sur sian frunton aŭ bruston kiel ŝirmilon kontraŭ la potenco de la demonoj.