Kub-kvadrata leĝo

La kub-kvadrata leĝo estas matematika geometria principo, aplikita en pluraj sciencaj kaj teknikaj kampoj, kiu priskribas la rilaton inter volumo kaj areo de korpo laŭ la pligrandiĝo aŭ malgrandiĝo de ĝia formo aŭ figuro. Ĝi estis priskribita unuafoje en 1638 de Galilejo en sia libro Du novaj sciencoj: Discorsi e Dimostrazioni Matematiche, intorno a due nuove scienze.

La kub-kvadrata leĝo estis unuafoje menciita en Due Nuove Scienze (1638).

Laŭ ĝeneralaj terminoj tiu ĉi principo establas ke, kiam iu formaĵo pligrandiĝas, ĝia volumo kreskas pli rapide ol ĝia surfaco. Kiam ĝi aplikiĝas al la reala mondo, tiu ĉi principo havas multajn implikojn kiuj gravas en kampoj rilataj al la meĥanika inĝenierarto kaj la biomeĥaniko. Tio ĉi helpas klarigi la grandan varion de fenomenoj, ekzemple kial grandaj mamuloj kiaj la elefantoj pli malfacile malvarmiĝas, kompare kun la pli malgrandaj kiaj la musoj, kaj kial estas limoj por la alteco de sablokasteloj.

Vidu ankaŭ redakti