Reĝino Kubaba, laŭ la listo de Sumeraj Reĝoj, regnis dum 100 jaroj en la urbo Kiŝ, ĉ. 2500-2330 a.K. Antaŭ ol fariĝi monarĥo, ŝi estis bierfaristo. Ŝi estis la sola reĝino kiu regnis sen edzo.

Dua fonto pri Kubaba estas la kroniko de Weidner, verkita ĉ. 1800a.K, kiel letero de unu reĝo al alia. La celo de la letero estis propagandi pri oferoj al la dio Marduk en la templo de Esagilo. Laŭ la letero, la sorto de ĉiu reĝo dependis de tio.

Resumo de la parto de la teksto pri Kubaba:[1]

Dum la regno de Puzur-Nira, reĝo de Akŝak, dolĉakvaj fiŝkaptistoj de Esagilo kolektis fiŝojn por oferi al Marduk. Oficistoj de la reĝo forprenis la fiŝojn. Kubaba estis loka bierfaristino kaj tavernestro. Ŝi donacis panon kaj akvon al la fiŝkaptistoj, kaj instigis ilin plu oferi fiŝojn ĉe Esagilo. Marduk diris "Tiel estu!", kaj faris Kubaban la reĝino de la tutmondo.

Ŝi estis postvivita de sia filo, Puzur-Suen, kiu ankaŭ regnis sur Kiŝon dum 25 jaroj.

Referencoj redakti

  1. Weidner Chronicle, livius.org (angle), alirebla 13/07/21