Kultura Esperanto-Asocio (Hungario)

Kultura Esperanto-Asocio, KEA, estas esperantista asocio de Hungario. Ĝi estis fondita en 1990 fare de dekkelkaj aktivuloj por havi sendependan organizaĵon, neligitan al la tiama landa E-Asocio.

Inter 1992 kaj 2002 - kunlabore kun LINGVO-Studio - KEA eldonis la faman 2-semajnan internacian Esperanto-gazeton "Eventoj", kiu tiutempe estis la plej ofta Esperanto-periodaĵo, kaj havis abonantojn en pli ol 65 landoj.

Pro la rapida disvastiĝo de interreto ekde 2002 la papera versio de la gazeto ne plu aperas, sed la asocio daŭre funkciigas aliajn servojn. Eksterlande ĝi estas konata kiel "Esperanto-Centro Eventoj".

Servoj de la KEA redakti

La plej konataj nunaj servoj de la KEA estas la sekvaj:

  • internacia retpoŝta novaĵservo "Ret-Info"
  • internacia kalendaro de Esperantaj renkontiĝoj, daŭre aktualigata
  • Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB
  • virtuala ekspozicio pri Esperantaj bildkartoj (pli ol 1400 kartoj)
  • listo de Esperantaj dissendolistoj
  • listo de interesaj Esperantaj retejoj - el la vidpunkto pri faka aplikado
  • funkciigo de la plej granda nacia (!) Esperanta dissendolisto "esp-en-hung"
  • funkciigo de la retejo "http://www.esperanto.hu"

Postenoj en Kultura Esperanto Asocio redakti

Ligiloj redakti