En tipografio, kunŝovo estas la kutimo iom proksimigi apudajn literojn de proporcia tiparo por ke la interliteraĵoj aspektu pli egalaj. Tio bezonatas en la vortoj kiaj estas ekz-e VARO, SOLVO, TABLO ktp. La plej ofte kunŝovataj literparoj estas

La efekto de kunŝovo

Av Aw Ay Ta Te To Tr Tu Tw Ty Ya Yo Wa We Wo we yo AC AT AV AW AY FA LT LV LW LY OA OV OW OY PA TA TO VA VO WA WO YA YO

Kunŝovan tabelon oni kutime tenas en la dosiero de la (komputila) tiparo.

Por iuj (kiuj?) paroj oni havas intereson pligrandigi interliteran distancon; tiam okazas «negativa kunŝovo», kian oni povus nomi disŝovo.

Laŭ sia intenco kunŝovo similas ligaturojn; fakte, iujn ligaturojn oni povas realigi per kunŝovo. Aliflanke, plidensigo kaj maldensigo, aplikataj al pli grandaj tekstopecoj, estas esence diferenca afero, uzata por aliaj celoj (por tipografia emfazo, aŭ por pli bone loki tekston en antaŭfiksitan tekstokampon).