Kunimperiestro estas imperiestro, kiu dividas sian regpovon kun aliaj homoj. Tio povas okazi dum politika krizo, kiam neniu sukcesas atingi la imperiestrecon sole kaj decidas dividi la regadon, aŭ kiam estas pli ol unu kronita imperiestro samtempe.

Dum la romia imperio, ekzemple, estis multaj kunimperiestroj, ĉefe ĉar ne estis klara regulo por elekti imperiestron kaj, ĝenerale, armeo, pretora gvardio kaj senato aklamis pli ol unu homon al rego de imperio.

Dum kelka tempo, estis normala kunimperiestrado en Romio, kiam la imperio estis dividita en du partoj, okcidenta kaj orienta, kaj dum tetrarkio.