En hinduismo Kurma (sanskrite कूर्म; Kūrma, laŭvorte testudo) estas la dua avataro de Viŝnu, kaj la dekunua laŭ la Bagavata Purano. Kiel aliaj avataroj de Viŝnu, Kurma aperas en tempo de krizo por restaŭri la kosman ekvilibron.[1] Lia ikonaro estas ĉu testudo, aŭ plej ofte kiel duonhomo kaj duontestudo.[2] Tiuj bildoj troviĝas en multaj Vaiŝnavaj templotegmentoj aŭ muraj reliefoj.[3][4] Foje oni montras la avataron kiel homo kun kvar brakoj kiuj svingas po unu armilon.

Kurma
Avataro • mita testudo
Informoj
Sekso vira
vdr
La bareliefo de la Laktomara Agitado montras Viŝnuon en la centron, lian testudan avataron Kurma sube, asurojn kaj devaojn maldekstre kaj dekstre, kaj apsaraojn kaj Indrojn supre.
Kurma. Gravuraĵo de ĉ. 1870.

Mitologio redakti

 
Kurma Avataro sur latuna ĉaro de Searsole Rajbari, Okcidenta Bengalio, Barato

Post la Granda Inundo, li sidis sur la fondo de la oceano kaj sur lia dorso la aliaj dioj metis monton por ke nur ili povu trairi la maron kaj trovi la trezorojn de la antikvaj popoloj vedaj.

Bibliografio redakti

  • J. L. Brockington (1998). The Sanskrit Epics. BRILL Academic. ISBN 90-04-10260-4.
  • Roshen Dalal (2010). Hinduism: An Alphabetical Guide. Penguin Books India. ISBN 978-0-14-341421-6.
  • Nanditha Krishna (2009). Book Of Vishnu. Penguin Books India. ISBN 978-0-14-306762-7. Retrieved 5 January 2013.
  • Nanditha Krishna (2010). Sacred Animals of India. Penguin Books India. ISBN 978-0-14-306619-4.
  • Rao, T.A. Gopinatha (1914). Elements of Hindu iconography. 1: Part I. Madras: Law Printing House.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Puja. Mitologio hinduisma, inkludas la historion de Macja kaj Kurma.

Notoj redakti

  1. James G. Lochtefeld (2002). The Illustrated Encyclopedia of Hinduism: N-Z. The Rosen Publishing Group. pp. 705–706. ISBN 978-0-8239-3180-4.
  2. Roshen Dalal (2010). Hinduism: An Alphabetical Guide. Penguin Books. p. 217. ISBN 978-0-14-341421-6.
  3. (1997) “Ceiling Paintings in the Virupaksha Temple, Hampi”, South Asian Studies 13 (1), p. 55–66. doi:10.1080/02666030.1997.9628525. 
  4. Prabhat Mukherjee. (1981) The History of Medieval Vaishnavism in Orissa. Asian Educational Services, p. 26–28, 49. ISBN 978-81-206-0229-8.