Kusa mochi (japane 草餅 (くさもち), kusamochi) aŭ esperante herbomoĉio[1], konata ankaŭ kiel yomogi mochi (蓬餅), estas japana dolĉaĵo. Ĝi estas farita el moĉio (rizkuko) kaj folio de yomogiartemizio (precize Artemisia princeps). Foje ĝi enhavas annon, paston de ruĝaj azuki-faboj, kaj estiĝas yomogi daifuku.

Kusa mochi

Alilandaj herbaj rizkukoj redakti

 
Caozaiguo

En Ĉinio oni manĝas herban rizkukon Caozaiguo farita kun àicǎoArtemisia argyi, aŭ gnafalio parenca.

En Vietnamio oni manĝas bánh ngải cứu farita kun ngải cứuArtemisia vulgaris.

Referencoj redakti

  1. Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)