Kvara Niĝeria Respubliko

La Kvara Niĝeria Respubliko estas la respublika regado de Niĝerio. Ekde 1999 la lando estis regata laŭ la kvara respublika konstitucio. Ĝi estis en multaj aspektoj revivado de la Dua Respubliko, kiu daŭris inter 1979 kaj 1983 kaj suferas multajn el la samaj problemoj, kiaj tromultaj ministerioj kiuj malfaciligas bonefikan politikan planadon. Niĝerio adoptis la konstitucion de la Kvara Niĝeria Respubliko en la 29a de majo de 1999. Laŭ tiu konstitucio, nome la kvara konstitucio de la Respubliko Niĝerio, la Prezidento estas estro kaj de la ŝtato kaj de la registaro. La Prezidento estis elektita por kvarjara regotempo. Kaze de necesa anstataŭigo la Vicprezidento iĝis Provizora Prezidento.

Prezidento Regotempo Politika partio
(dum la elekto)
# Portreto Nomo Enpostenigo Elpostenigo Daŭro
(5) Olusegun Obasanjo
(1938–)
29a Majo 1999 29a Majo 2007 8 jaroj Popola Demokratia Partio
12[1] Umaru Musa Yar'Adua
(1951–2010)
29a Majo 2007 5a Majo 2010
(Mortinta en posteno)
2 jaroj, 341 tagoj Popola Demokratia Partio
13 Goodluck Jonathan
(1957–)
5a Majo 2010 Nuna Popola Demokratia Partio

Referencoj redakti

  1. Goodluck Jonathan estis Provizora Prezidento el 9a Februaro – 5a Majo 2010

Literaturo redakti

  • John A. Ayoade, kaj Adeoye A. Akinsanya, eld. Nigeria's Critical Election, 2011 (Lexington Books; 2012)

Vidu ankaŭ redakti