Plurnaskitoj

(Alidirektita el Kvinnaskitoj)

Plurnaskitoj estas gefratoj, kiuj plimalpli samtempe naskiĝas post samtempa gravedeco, do kiel fetoj kreskis samtempe en sama utero.

genetike identaj trinaskitaj knaboj

La plej ofta formo estas ĝemeloj - du samtempaj fetoj. Proksimume 1 el 85 naskoj estas nasko de ĝemeloj.

Jam signife pli maloftas trinaskitoj - proksimume 1 el 7.225 (=85*85) naskoj estas nasko de tri beboj.

Ankoraŭ multe pli raras kvarnaskitoj - unu el 614.125 (=7.225*85) naskoj estas nasko de kvar beboj - kaj kvinnaskitoj - unu el 52.200.625 (=614.125*85) naskoj estas samtempa nasko de kvin gefratoj. La plej granda nombro de homaj plurnaskitoj ĝis nun estas deknaskitoj - tia nasko ĝis nun dokumentiĝis tri fotojn.

Nasko de plurnaskitoj en la moderna socio ofte estas kaŭzo de hormonaj traktoj kaj de artefarita koncipo. Tial la naskoj de plurnaskitoj dum la lastaj jaroj ne plu havas la supre skizitan averaĝon oftecon, sed iĝis pli oftaj.