László Kovács (fotisto)

László KOVÁCS [kovaa:ĉ] estas rumania hungara fotisto, ĵurnalisto. Li naskiĝis en Szentkatolna la 16-an de julio 1944.

Kariero redakti

László Kovács akiris diplomon de bazlerneja instruisto en Odorheiu Secuiesc. Li instruis en Ocland, kaj poste li estis fotoraportisto de gazeto Előre (1972-74), pli poste de Megyei Tükör kaj Cuvîntul Nou de Sfântu Gheorghe. En gazeto Falvak Dolgozó Népe li havis rubrikon pri ĉangohungaroj. Li fotis potretojn pri pli ol 70 rumaniaj hungaraj verkistoj. Li estas kultivanto de socifoto. Li havas grandan fototeknikan kolektaĵon. Li estas ankaŭ amatora antropologo.

Fonto redakti