SÉNYI László (pro. se:nji) estis hungara/rumania hungara verkisto, redaktoro naskita en Braŝovo la 12-an de februaro 1874 kaj mortinta en Târgu Mureș la 5-an de junio 1949.

Biografio redakti

László Árpád Sényi pristudis juron kaj ŝtatscencon en Universitato de Koloĵvaro. Inter 1897–1918 li estis ĉefŝerifo de departemento Ma­ros-Torda. Li ekigis de 1921 duonmonatan revuon kun titolo Erdélyi Társaság , poste inter 1922–27 li redaktis la gazeton Székely Napló, de 1931 la revuon Székelyföld. De 1928 ĝis sia morto li estis ĉefsekretario de Kemény Zsigmond Társaság de Târgu Mureș.

Verkoj redakti

  • Ünnepi könyv (Félszázados jubileuma emlékéül kiadta a Kemény Zsigmond Irodalmi Társ., Marosvásárhely, 1930);
  • Erdélyi hírmondók (Emlékkv. a marosvásárhelyi Kemény Zsigmond Irod. Társ. országos vendégszerepléseiről az 1942. év tavaszán Marosvásárhely, 1942).

Fonto redakti