EdE-D

Léon DEMARCY (legu: dimarsi), franco, juristo. Naskiĝis en la 1-a de aprilo 1860 en Breteuil (apud Amiens), mortis en la 25-a de februaro 1928. Propagandis fondante grupojn en Norda Francujo (i.a. en Beauvais li estis la prezidanto de E-grupo) kaj skribante artikolojn. Verkis kun Dumenil L' Esperanto sans maitre, 1917.