Lê Thị Thiên Thu

Lê Thị Thiên Thu estas esperantistino naskiĝinta je la 2-a de aprilo 1939 en Sajgono, Vjetnamujo.

Lê Thị Thiên Thu

Lê Thị Thiên Thu
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1939
en Sajgono, Vjetnamio Vjetnamio
Lingvoj Esperanto
Nacieco vjetnamino
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2001
vdr

Emerita inĝeniero pri kemio. Esperantistiĝis en 2001. Vic-prezidanto kaj Ĝenerala sekretario de Esperanto-Asocio de Ho Chi Minh Urbo (EAH), membro de Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio, membro de ties Trejna Komitato.

Malfermas kursojn de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj. Tradukas la vjetnaman version de Esperanto per Rekta Metodo de Stano Marcek. Redaktas la bultenon de EAH. Delegito de UEA.

Ŝi flue parolas la vjetnaman, la polan, Esperanton kaj sufiĉe bone la francan.