Malfermi la ĉefan menuon

LPG-kuko

akadpleta kuko orienta el la suda parto de Orienta Germanio
LPG-kukoj faritaj en la bakejo Brychcy el Gotha (la bakejo troviĝas sur la centra bazarplaco)

LPG-kuko (germane: LPG-Kuchen, laŭvorte "kuko de agrikulturaj kooperativoj") estas bakadpleta kuko el la suda parto de Orienta Germanio.

PreparoRedakti

Temas pri tavolkuko, kies unua tavolo konsistas el pasto el faruno, ovoj, margarino kaj sukero. Ĉi tiun paston oni unue bakas antaŭ ĝia ŝmirado per diko da butera kremo. Sur tio sekvas tavolo el buterkeksoj trempitaj en brando. La plej supra tavolo estas devige ĉokolada kovraĵo.

HistorioRedakti

Tiu ĉi kuko nomiĝis laŭ GDR-aj agrikulturaj kooperativoj. Ĝi bezonas nur simplajn aldonotaĵojn, kiuj ĉiam disponas en eĉ inter la reduktita konsumproduktofertitaĵo de komunisma ekonomio. Ĝenerale ĝi ne estas kalorinmalŝparema kukversio. Eble ties recepto elpensitis ĉirkaŭ la jaro 1965-a en Turingio.[1]

NotojRedakti