La Aleksiado

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 9 nov. 2023.

La Aleksiado (greke Αλεξιάδα Aleksiada) estas verkaĵo verkita ĉ. 1148 de la bizanca historiistino Ana Komneno (1083-1153), filino de la imperiestro Aleksio la 1-a Komneno.

Ἀλεξιάς
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ana Komneno
Lingvoj
Lingvo mezepoka greka lingvo
Eldonado
Eldonejo Carmel Publishing House
Ĝenro rakontado
Loko de rakonto Bizanca imperio
vdr

En la verkaĵo, ŝi rakontas la politikan kaj militistan historion de la Bizanca Imperio dum regado de sia patro (1081-1118), kio igas ĝin unu el la ĉefaj fontoj pri la tiuepoka Bizancio.

Oni scias ke Ana Komneno estis tre klera virino; tion atestas en ŝia verkaĵo La Aleksiado referenco al la "Iliado" de la poeto Homero.

Priskribo

redakti

La Aleksiado, verkita en la bizanca greka, priskribas la vivon de Aleksio la 1-a antaŭ ol li iĝis imperiestro kaj la epokon de lia regado, rilate al lia politika kaj armea historio. Komneno ankaŭ priskribas en la teksto la bizancan militon kun la normandoj, kaj la Unuan krucmiliton, en kiu Aleksio partoprenis. Ĝi priskribas multajn aspektojn de vivo dum la periodo, same kiel batalojn kaj armilojn uzitajn.

La perspektivo kiun la libro disponigas pri la Unua Krucmilito estas unika, ĉar ĝi reprezentas kion la bizancanoj en la Oriento pensis pri la agoj de siaj latinaj rivaloj en la Okcidento, dum tiu politike grava periodo. La libro ankaŭ disponigas internan rigardon ĉe la bizanca kortego, detaliĝanta kiel ekzemple la kutimo de la edzinoj de la imperiestroj naski en ĉambro en la palaco kahelita kun purpura porfiro.

La libro estas strukturita laŭ la stilo de Tucidido kaj Polibio, kiujn Anna Komneno legis kaj deziris imiti. La kronologio de la okazaĵoj en la libro estas ĝenerale bonorda, kvankam ĝi malfortiĝas rilate al la periodo kiam la verkinto estis izolita en monaĥejo.

La Aleksiado ankaŭ estas unu el la plej fruaj eŭropaj fontoj por mencii la ŝakludon, kiun Aleksio kutimis ludi kun siaj parencoj. Anna Komneno atribuas la originon de la antikva ludo al la asiroj.

Eksteraj rilatoj

redakti