La Antigua estas komunumo en la meksika subŝtato Veracruz. La ĉefurbo de la komunumo nomiĝas José Cardel, kvankam historie apartan gravecon havas la samnoma loĝloko La Antigua, kiu nun havas nur 900 loĝantojn, sed historie gravas, ĉar ĉi-tie la Grandan Vendredon (du tagoj antaŭ la kristana festo de pasko) de la jaro 1519 albordiĝis la unuaj ŝipoj de hispanaj konkeristoj de Meksiko. La historia setlejo tiuloke fondita de la hispanoj origine ricevis la nomon Villa Rica ("riĉa urbo"). La nun ankoraŭ viedeblaj historiaj domoj, interalie vilao de Hernán Cortés, estas ruiniĝintaj, sed servas kiel turisma vidaĵo. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 30 016.

Geografio redakti

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 25409 loĝantojn. El tiuj estis 12251 viroj kaj 13158 virinoj. La komunumo havas surfacon de 106.9 kvadratkilometroj. La komunumo situas je 19 gradoj kaj 22 minutoj norda latitudo kaj 96 gradoj kaj 22 minutoj okcidenta longitudo. La meza alteco estas 20 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio redakti

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 23 529 personoj. En la jaro 2000 temis pri 23 389, do temis pri malkresko je 0.12 %. En la jaro 2000 (INEGI) en la komunumo vivis 21 021 personoj, kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 138 personoj parolis indiĝenan lingvon. Tio egalas al 0.66 % de la loĝantoj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI

Eksteraj ligiloj redakti