La Candelaria estas la localidad numero 17a de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi troviĝas situa en la centroriento de la urbo Bogoto. Ĝi enhavas la historian centron de Bogoto. Tie oni fondis iam la kolonian urbon la 6an de aŭgusto 1538 kaj oni konstruis la unuan preĝejon.

La Candelaria
kultura havaĵo • Localidadadministra teritoria unuosetlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 4° 36′ N, 74° 4′ U (mapo)4.5917222222222-74.074130555556Koordinatoj: 4° 36′ N, 74° 4′ U (mapo) [+]
Alto 2 600 m [+]
Areo 2,06 km² ( 206 ha) [+]
La Candelaria (Bogoto)
La Candelaria (Bogoto)
DEC
La Candelaria
La Candelaria
Situo de La Candelaria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Candelaria [+]
vdr

Ĝi estas hejmo de la Placo Bolívar, kiu havas en sia orienta flanko la Katedralon de Kolombio. Estas grava turisma, eduka kaj komerca centro. Estas multaj muzeoj, registaraj institucioj, universitatoj kaj preĝejoj. En La Candelaria, krom la citita placo kaj katedralo, estas la loko de la formala fondo de la urbo, la Nacia Kapitolo (sidejo de la kolombia parlamento), la Palaco de Justico (sidejo de la Suprema Kortumo), la Palaco Liévano (sidejo de la urbestraro), la Kapelo de la Sagrario kaj la Palaco Arkiepiskopa. Krome la Casa de Nariño estas sidejo de la Prezidanto de la Respubliko kaj la Palaco de Sankta Karlo estas la sidejo de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj.

La kvartaloj de la localidad estas La Catedral, La Concordia, Las Aguas, Centro Administrativo, Egipto, Belén kaj Santa Bárbara. Ĉar temas ĉefe pri institucia kvartalaro la loĝantaro estas nur de 23 985 personoj.

Bibliografio redakti

  • Diversaj aŭtoroj, eldonisto Fabio Puyo Vasco, Historia de Bogotá 3 tomos: Tomo I - Conquista y Colonia, Tomo II - Siglo XIX, Tomo III - Siglo XX, Bogotá, 2007. ISBN 978-958-8293-31-8.