La Futballigo (Anglio)

La Angla Futballigo (nomata ankaŭ angle English Football League aŭ EFL) estas liga konkurso por piedpilkaj kluboj en Anglujo, situanta ĉe la dua nivelo de la angla ligsistemo, sub la F.A. Supra Ligo. Fondata en 1882, ĝi estas la plej malnova futbala konkurso en la mondo. Ĝis 1992 (kiam la 22 plej altaj futbalaj kluboj disigis sin por krei la Supran Ligon), ĝi estis la plej alta nivelo de la angla futbala piramido.

La Futballigo (Anglio)
emblemo
sporta ligo
Dum 17-a de aprilo 1888 –
Fondodato 17-a de aprilo 1888
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝi konsistas el tri ligoj, nome la Ĉampioneco, Unua Ligo kaj Dua Ligo (angle, Championship, League One kaj League Two, respektive) kaj ĉiu ligo enhavas 24 klubojn. Post la fino de ĉiu sezono, la plej malaltaj kluboj en ĉiu ligo estas malpromociitaj en la suban ligon, kaj  la plej altaj estas promociitaj en la supran ligon. Plue, ĉar ligo estas integra parto de la angla futbala piramido, eblas promocio kaj malpromocio en aliajn konkursojn.

Vidu ankaŭRedakti