La Gardoturo

La Gardoturo, Anoncante la Regnon de Jehovo estas religia revuo kun duonmonataj kaj monataj eldonoj en 414 lingvoj kaj po pli ol 93 281 789 ekzempleroj (1/2020). Eldonita de la "Watchtower Bible and Tract Society of New York", kiu apartenas al la Atestantoj de Jehovo. Nuntempe ĝi estas la religia revuo plej distribuita tutmonde kaj la periodaĵo plej tradukita.

Watchtower logoo

Historio redakti

 
Zion's Watch Tower and Herald of Christ's Presence (1879)

Tiu ĉi revuo komenciĝis en 1879 per la nomo "Zion's Watch Tower and Herald of Christ's Presence" (esperante: La Gardoturo de Ciono kaj Heroldo de la Ĉeesto de Kristo).

En 1909, Charles Taze Russell ŝanĝis la titolon al "The Watch Tower and Herald of Christ's Presence". La titolo "La Gardoturo" estis elektita de Russell. Inspirita de Jesaja 21:11,12

En 1920, la Societo Watchtower represis ĉiujn eldonaĵojn de la revuo inter 1879 kaj 1919 en 7 volumoj konataj kiel Watchtower Reprints. Post la 1-a de januaro 1939, la titolo denove estis ŝanĝita al "The Watchtower and Herald of Christ’s Kingdom" (La Gardoturo kaj Heroldo de la Regno de Kristo). Poste, la 1-a de marto 1939, ili ŝanĝis la nomon al "The Watchtower Announcing Jehovah’s Kingdom" (La Gardoturo: Anoncante la Regnon de Jehovo), ĝia aktuala nomo. En la komenco la revuo havis desegnita en ĝiaj kovrilpaĝoj la emblemon de la Kruco kaj la krono, kiun poste ili forigis kiam ili malakceptis la uzadon de tiu ĉi religia simbolo.

Distribuado redakti

La revuo estas eldonata senhalte ekde 1879, kaj de 1892 aperas duonmonate en la plimulto de la plurlingvaj versioj, en 357 lingvoj kaj 93 281 789 ekzempleroj (datumoj de La Gardoturo)[1]. Ĝia distribuado atingas tiel minimume 240 landojn aŭ regionojn de la tuta Tero.

Ĝia celo estas la instruado pri principoj kaj bibliaj doktrinoj. La revuo estas distribuita de gevolontuloj konataj kiel publikistoj kiuj ne ricevas salajron pro tio kaj eĉ mem pagas la revuon por kunlabori kovri la eldonkostojn.

Tiu ĉi kaj aliaj publikigaĵoj de la Atestantoj de Jehovo estas malpermesataj en kelkaj landoj. Tiuj landoj kiuj malpermesas la revuon estas politikaj reĝimoj kie ne ekzistas la religia aŭ esprima libereco.

Referencoj redakti

  1. La Gardoturo 1/2020