La Ludo (mensa viruso)

La Ludo estas ada ludo. La celo estas eviti pensojn pri La Ludo mem. Se oni pensas pri La Ludo, oni malvenkas. La reguloj postulas ke malvenkintoj anoncu ke ili malvenkis, kaj reekludu. Ne estas eble 'venki' la ludon; oni nur povas eviti malvenkon dum tiom kiom eblas. Pri La Ludo homoj ofte esprimas ĉagrenon, sencelecon, aŭ amuzon.[1][1][2][3][4][5]

La Ludo
Ludantino anoncas ke ŝi malvenkis La Ludon
ludo
Nombro de ludantoj Milionoj[1][2][3][4][5]
Aĝa rekomendo Ĉiu
Daŭro de preparo Nenio
Daŭro de ludo Eterne
Hazardo Iom
Necesaj kapabloj Pensosubpremo
Estiĝo Ne sciata
vdr

Kiel Ludi redakti

Reguloj redakti

La nuraj reguloj de La Ludo estas:

  1. Se oni scias pri la ludo, oni ludas La Ludon.
  2. Se oni pensas pri La Ludo, oni malvenkas La Ludon.
  3. Necesas laŭte anonci, kiam ajn oni malvenkas La Ludon.

Strategioj redakti

Iom da ludantoj elpensis strategiojn por igi aliajn ludantojn malvenki. Ekzemploj jen: Skribi ĝin kiel grafitio ĉe publikaj lokoj aŭ sur monbiletoj[5].

Origino redakti

Neniu scias el kie venas La Ludo. Unu teorio estas ke du viroj maltrafis sian lastan trajnon hejmen kaj restis ĉe la stacidomo dum la tuta nokto. Ili penis ne pensi pri la situacio kaj kiu ajn unue pensis, malvenkis[2]. Alia teorio estas ke ĝi estis inventita en Londono dum 1996 "ĉagreni homojn"[1], sed probable tio ne estas la vero ĉar anekdotoj sciigas ke la ludo ekzistis antaŭ tiam.

La Interreto redakti

La ludo ekestis Interreta fenomeno ekde 2002[1], kiam la retpaĝaro losethegame.net (malvenki la ludon, esperante) naskiĝis. Ĝi estas populara specife ĉe bildafiŝejoj.

La Ludo ankaŭ estas menciita en Xkcd, la fama angla retkomikso. [1]. Traduko jen:
Kontraŭ-Mensa Viruso
Vi ĵus _venkis_ la ludon!
Bone. Vi liberas.
(Mi surpriziĝas tiom kiom vi! Mi ne kredis ke estas ebla.)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Montgomery, Shannon, "Teens around the world are playing 'the game'", The Canadian Press, 2008-01-17. Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-06. Alirita 2010-01-30.
  2. 2,0 2,1 2,2 "If you read this you have lost the game", The Metro, 2008-12-05. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "metro" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  3. 3,0 3,1 Boyle, Andy, "Mind game enlivens students across U.S.", The Daily Nebraskan, 2007-03-19. Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "nebraskan" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. 4,0 4,1 Verelst, Jeroen, "The Game, het eenvoudigste spel ter wereld" (Subscription required), De Morgen, 2007-03-15, paĝo 2. (Dutch)
  5. 5,0 5,1 5,2 Rooseboom, Sanne, "Nederland gaat nu ook verliezen", De Pers, 2008-12-15. Arkivigite je 2008-12-15 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti