La Nakba Tago (en araba lingvo يوم النكبة "la tago de katastrofo") estas observata de palestinaj araboj la 15-an de majo, en la tago post la datreveno de la Sendependeco de Israelo. La Nakba Tago por palestinanoj estas precipe asociita kun ekzilo kaj eskapo, malgajnitaj araba-israelaj militoj, kaj perdo de hejmlando kaj havo.

Arabaj civitanoj de Israelo protestas kontraŭ akcepto fare de la israela Kneseto de leĝo, laŭ kiu ĉiuj partoprenantoj de la Tago de Nakba fariĝus kulpaj

La lernolibro pri Nakba redakti

En la jaro 2007, per decido de Julio Tamiro, israela ministro de klerigo, en arabaj lernejoj de lando estis prezentita la lernolibro, kiu rakontas pri katastrofaj eventoj. Laŭ Tamiro, "Arabaj civitanoj de Israelo scias pri la konflikto ne per lernejaj lernolibroj. Ili vivas en ĝi. Iliaj gepatroj, familioj kaj infanoj antaŭokule vidis kaj vidas tion. Al mi ŝajnas ke ni devas doni al iliaj infanoj eblon scii la veron per la lerneja lernolibro". Estinta ministro de klerigo, Limoro Livnato, asertas ke la novigado de Julio Tamiro "en futuro inspiros arabajn infanojn kontraŭstari Israelon".

Provo de malpermeso de Nakba redakti

En la jaro 2009, deputito de la israela Kneseto, Alekso Milero, el partio "NDI" publikigis la leĝon laŭ kiu partopreno en demonstrado en la Nakba Tago estas malpermesita. Pro rompo de malpermeso fare de demonstrantoj venos granda monpuno ĝis tri jaroj de malliberigo. Tamen, tiu leĝo estis malakceptita fare de deputitoj de la Kneseto.

Kritiko redakti

Kontraŭuloj de Nakba asertas ke la Tago de Nakba estas "legitimacio de ilia (araba) rajto je ribelo aŭ aŭtonomeco, kaj ankaŭ faktoro, kiu kreas malamon koncerne hebreojn".