La Nava de Santiago

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

La Nava de Santiago estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La Nava de Santiago
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06486
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 909  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 4′ N, 6° 31′ U (mapo)39.0697137-6.5135385Koordinatoj: 39° 4′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 269 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Nava de Santiago (Hispanio)
La Nava de Santiago (Hispanio)
DEC
La Nava de Santiago
La Nava de Santiago
Situo de La Nava de Santiago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Nava de Santiago [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas naveños. La censita populacio en 2008 estis de 1.105 loĝantoj.

Situo redakti

Alange estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 269 m; je 56 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 31 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 45 km².

Toponimio redakti

Nava estas arabdevena vorto kiu signifas "ebenaĵo inter montoj" aŭ "altebenaĵo". Oni diras, ke estis tri "navas" laŭlonge de la historio (post la 14a jarcento): la unua estus "Nava del Membrillo" (de la cidonio), la dua "Nava de Mérida" kaj la aktuala "Nava de Santiago".

Historiaj restaĵoj redakti

Estas ege menciinda la eksito de unu el la monumentoj de la megalitismo plej bone konservita de Eŭropo: la dolmeno de Lácara; enorma koridora dolmeno mezvoje inter La Nava kaj Aljucén kaj fakte en bieno inter anzinoj kaj korkokverkoj. La regiona registaro Junta de Extremadura decidis en 2007 ties akiron por plibonigi la aliron kaj eblan konstruon de interpretejo, sed tion ankoraŭ oni ne faris.

La patronino estas Santa Quiteria (martiro de la romia epoko kaj laŭ kelkaj fratino de plej fama martiro Santa Eulalia de Mérida) kaj ties adoro estas rilata al hundoj. Ŝia solena kamparfesto okazas la unuan dimanĉon post la fina dimanĉo de la Sankta Semajno en la bieno Matapega.