La Oroya estas urbo en la Provinco Yauli (Junín) en la peruaj Andoj, ĉe kunfluejo de riveroj Mantaro kaj Yauli. Ĝi havas ĉirkaŭ 35-50.000 loĝantojn kaj situas en alto de ĉirkaŭ 3.750 m, ĉirkaŭ 180 km nordoriente de Lima. La Oroya etendiĝas sur areo de ĉirkaŭ 388.42 km².

La Oroya
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 11° 32′ S, 75° 54′ U (mapo)-11.533333333333-75.9Koordinatoj: 11° 32′ S, 75° 54′ U (mapo) [+]
Alto 3 745 m [+]
La Oroya (Peruo)
La Oroya (Peruo)
DEC
La Oroya
La Oroya
Situo de La Oroya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Oroya [+]
vdr
Stacidomo de La Oroya

Oni minas en la ĉirkaŭo kupron, zinkon, arĝenton kaj plumbon, kiujn oni fandas kaj fajnigas en la urbo kiel minada centro. La urbo ricevas elektron el akvocentralo situanta 30 km sudokcidente.

Oni konstruis tien fervojan linion en 1893 kaj tio antaŭenigis la arĝentan minadon. La unua publika vojo estis konstruita en 1943.

La Oroya estas grava trafika krucpunkto inter Lima kaj internaj partoj de la lando.

Pro la daŭra minado, prilaboro de ercoj, malpezaj metaloj, la grundo kaj akvo tre poluiĝis kaj la urbo estas listigita kiel unu el la 10 plej poluataj lokoj de la mondo, laŭ la Blacksmith Institute.