La eta kafejo

La eta kafejo (nederlande: Het kleine Café aan de Haven) estas origine nederlandlingva kanto, publikigita en 1975, komponita kaj verkita fare de la nederlanda komponisto kaj kantisto Pierre Kartner, kiu registris kaj prezentis la plej grandan parton de sia laboro sub la artista nomo. 'Vader Abraham' (Patro Abrahamo).

La kafejo en Hoorn kie la kanto estis verkita

Reludversioj de la kanto estis publikigitaj fare de Peter Alexander (Germanio), Joe Dassin (Francio), Mireille Mathieu (Francio), The Fureys (Irlando), Celtic Thunder (Irlando), Engelbert Humperdinck (Britio), Audrey Landers (Usono) , André Rieu (Nederlando), Jaromír Mayer (Ĉeĥio), Kantoři (Ĉeĥio) kaj Demis Roussos (Grekio).

En la franca lingvo la kanto nomiĝas "Le café des trois colombes", en la germana lingvo "Die Kleine Kneipe" kaj en la angla lingvo "The red rose cafe".

Eksteraj ligilojRedakti