"La fluga poŝto" (dane "Den flyvende post") estas humura amnovelo de la dana verkisto Meïr Aron Goldschmidt, publikigita en 1868 en la kolekto Malgrandaj Rakontoj.

La fluga poŝto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la fenestron de Fritz Bagger, juna kopenhaga juristo, hazarde bloviĝas fragmento de papero kun la vorto "kara" kaj la literoj "geb" el la subskribo. Li laŭimpulse kaj duonserioze skribas amleteron promesantan lin al la ricevinto kaj ĵetas ĝin en la venton. Post ses jaroj li rakontas la anekdoton en geedziĝa festo. Alia gasto, f-ino Brandt, rerakontas ĝin al sia amikino, f-ino Ingeborg Hjelm. Hjelm malkaŝas, ke ŝi ricevis la leteron de Bagger kaj ĝis nun ne sciis kiu skribis ĝin. Ŝi sentas tian embarason pri la afero ke ŝi transdonas la leteron al Brandt. Brandt komencas sendi notojn al Bagger subskribitajn "Geb" kaj aranĝas renkontiĝon kun li. Bagger, veninte tro frue, hazarde renkontas Hjelm ĉe la aranĝita loko. Supozante ke Hjelm estas "Geb", Bagger tuj konatiĝas kun ŝi kaj ili enamiĝas. Dume Brandt sendas noton, kiun Bagger supozas sendita de Hjelm, por aranĝi novan renkontiĝon. Hjelm komprenas la situacion kaj sukcese ordonas al Brandt, ke ŝi ĉesu siajn komunikojn al Bagger kaj redonu la vente alportitan leteron. Hjelm montras la leteron al Bagger, proklamas sin la ricevinto, kaj rimarkigas ke "geb" estas fragmento de ŝia nomo, Ingeborg.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Pritaksoj redakti

Post kiam "La fluga poŝto" estis tradukita en la anglan, la revuo Literary World rimarkigis ĝian simplan intrigon kaj spritan stilon.[1] Ankaŭ The Atlantic laŭdis ĝian spriton kaj komentis, ke la natura karaktero de la rolantoj sukcesigas riske malverŝajnan intrigosituacion.[2] Frue en la 20-a jarcento ĝi estis represita en anglalingva kolekto de la "mil plej bonaj noveloj de la mondo", la Masterpiece Library of Short Stories, kies ĉefredaktinto priskribis ĝin "tute konforma al niaj nocioj de la bone rakontita novelo".[3] Hjalmar Hjorth Boyesen tamen komentis kelkajn jarojn pli frue ke "ĝi altiris nenian specialan atenton"[4] kaj Kenneth H. Ober en 1976 taksis ĝin "bagatelo, esprimanta ankoraŭfoje la tezon de Goldschmidt, ke ne ekzistas pura hazardo".[5]

Referencoj redakti

  1. The Literary World. 1-a de oktobro 1870. "Some Scandinavian Stories". 67.
  2. The Atlantic Monthly 27. 1870. "Reviews and Literary Notices". 638.
  3. Hammerton, J.A. s.d. "Scandinavian Story-Tellers". En Hammerton, J.A. (red.), The Masterpiece Library of Short Stories. Vol. 19. London: The Educational Book Company. 4.
  4. Boyesen, Hjalmar Hjorth. 1911 [1972]. "Contemporary Danish Literature". En Essays on Scandinavian Literature. New York: Benjamin Blom. 186.
  5. Ober, Kennneth H. 1976. Meïr Goldschmidt. Boston: Twayne Publishers. 110.