La maja vestida

pentraĵo de Francisco de Goya


La Maja vestida (La vestita "maja") estas pentraĵo de la hispana pentristo Francisco de Goya pentrita iam inter 1800 kaj 1805. Temas pri versio kun vestoj de la antaŭa pentraĵo La maja desnuda (1797–1800) kaj estas ekspoziciita kune kun la alia, en la sama salono de la Prado-Muzeo.

La maja vestida
La maja vestida
Francisco de Goya, 1800–1805
Oleo sur tolo
97 × 190 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

La pentraĵo apartenis al la unua ministro Manuel de Godoy. Ĝi estis dufoje en la kolekto de la Reĝa Akademio de Belartoj de Sankta Fernando, ankaŭ situanta en Madrido, kiu estis forkaptita de la hispana Inkvizicio inter 1814 kaj 1836, kaj ekde 1901 ĝi troviĝas en la Prado-Muzeo.