Lago de Fadd

Lago ĉe Fadd-Dombori

La lago de Fadd, ofte kun la malaperinta vilaĝo Fadd-Dombiri estas artefarita lago apud Danubo.

Lago de Fadd
ferieja kaj fiŝkaptista lago
Feriejo laŭ lago de Fadd
Ŝtato Hungario Hungario
Regiono Suda Ebenaĵo
Distrikto Distrikto Tolna
Municipo Fadd
Rivero Danubo
Konstruado 1830-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Aerfoto pri la feriejo

Historio

redakti

Dum reguligo de Danubo en la 1830-aj jaroj oni tratranĉis la riverkurbiĝojn en tiu areo. La rivero iĝis pli mallonga kaj pli rekta, la ŝipado estis pli konforma, dum Fadd kaj pro la sekva tratranĉo ankaŭ Tolna (urbo) perdis siajn riverbordojn. Restis la malnova riverbranĉo, kiu paŝo post paŝo ŝlimiĝis. El la iama 17 km branĉo restis hodiaŭ ĉirkaŭ 11 km kaj la larĝo duoniĝis. La profundo ŝanĝiĝas inter 2-7 m.

Ekde la 1960-aj jaroj oni komencis establi feriejon. Eĉ vendejo, akvoturo, subĉiela kinejo, kampadejo, hotelo, feriejoj, sportejoj konstruiĝis. Tamen en la 1990-aj jaroj la akvokvalito malboniĝis. Oni konstruis kanalon por doni pli freŝajn akvojn, alia kanalo faris kontakton kun la najbara eksa riverbranĉo de Tolna, fine kanaleto povas redoni la superfluan akvon al la Danubo. Fadd deklaris la areon feriejo en 1990. Tiutempe estis la glora epoko kun 42 ŝtataj, 556 privataj feridomoj, hotelo por 80 homoj, kampadejo kun 600 homoj, po dek mil da turistoj.

La lago estas ŝatata loko por velistoj (kajakoj, kanuoj), oni konstruis konkursejon konvenan al internaciaj konkursoj. Samtempe fiŝkaptistoj uzas la lagon, eĉ dumnokte. La kutimaj fiŝoj kutimaj en Hungario estas kapteblaj el la lago. Ankaŭ la kutimaj birdoj nestas ĉe la lago.

Fontoj

redakti
 
Lago de Fadd
 
Lago de Fadd