La Latihano (de la indonezia termino latihan kejiwaan, kun la signifo "spirita trejnado" aŭ "trejnado de la interna memo") estas la ĉefa praktiko de la spiriteca movado Subud. En ĝi, la partoprenantoj estas kuraĝigitaj permesi al si ricevi gvidon de la "forto de dio" aŭ "la granda forto de vivo". Tiu forto dum la trejnado manifestiĝu kiel interna vibrado kiu esprimiĝu malsamstile por ĉiu individuo. Ekzemple, povas esti ke la praktikantoj senintence moviĝas, faras sonojn, iras, dancas, saltas, ridas, ploras, preĝas aŭ ke la persono en plena trankvilo staras. En la sprita trejnado, la Subud-membroj estas konsilataj ne antaŭatendi ion specifan aŭ fari ion ajn krom "kio kreiĝas de interne". Estas konsilate ne fokusiĝi pri iu ideo aŭ reciti iun mantron, ne miksi iujn aliajn aktivecojn kiel meditado aŭ prenado de drogoj, sed simple esti preta akcepti la "volon de dio".

La Latihano povas esti praktikata individue hejme, sed interesatoj estas kuraĝigitaj praktiki ĝin grupe, se eble. Multaj membroj de la Subud-movado spertis ke plej bonas komence praktiki ĝin dufoje ĉiusemajne. Poste, kiam oni mem povas fidinde mem trovi la momenton por fini la spiritan trejnadon, eblas aldoni trian ĉiusemajnan sesion hejme.

Ĝi ne "instruiĝas", sed "riceviĝas", estante en la ĉeesto de aliaj praktikantoj dum la trejnado. Tial ne estas antaŭvidate ke eksteruloj sen partopreno de la trejnado observas ĝin, sed aliflanke ĉiu persono pli ol 17-jara povas peti esti "iniciata" al dio kaj la praktikado de Latihano.

Se praktikata grupe, viroj kaj virinoj praktikas la latihanon en malsamaj, spacaj kaj nemeblitaj salonoj.