Leĝoj de Eŝnunna

Leĝoj de Eŝnunna (ofte ankaŭ Kodekso Eŝnunna, (angla transliterigo Eshnunna) estas kolektaĵo de malnov-babilonaj juĝaj sentencoj, kiuj estas pli malnovaj ol la pli konata Kodekso de Hamurabi.

La leĝoj de Eŝnunna estas konata danke al du argiltabulaj fragmentoj, kiujn oni trovis en 1945-47 en Tell Harmal en Irako. Temas pri la antikva urbo Ŝaduppum, kiu dum estiĝo de la tabulo estis parto de la Reĝlando de Eŝnunna, post kiu la juĝaj sentencoj estis nomumitaj. En la fruaj 1980-aj jaroj oni trovis fragmentajn lernejajn kopiojn el partoj de la kodekso Eŝnunna en Tell Haddad.

La preciza datado de la juĝaj sentencoj estas neklara, sed oni konektas ĝin al unu reĝo aŭ Naram-Sin, Daduŝa aŭ Ibal-pi-El la 2-a. La juĝaj sentencoj de Eŝnunna estas tiel kun granda probableco la plej malnova konata akadlingva juga leĝaro, kiu verŝajne servis kiel ekzemplo por la Kodekso de Hamurabi.

Oni rekonstruis 185 vicojn de la teksto, oni ankoraŭ ne trovis originalon. Ĉar la trovitaj argiltabuloj – kiuj kompletigas unu la alian – entenas multaj diferencojn rilate la ortografion, gramatikon kaj enhavon, oni supozas, ke temas pri lernejaj tekstoj.

La teksto - male al aliaj mezopotamiaj kodeksoj – ne havas prologon. Anstataŭ tio enkondukis la tekston sumerlingva preambulo kun datformulo, kiu memorigis pri la justecaj ediktoj de la malnov-orientaj regantoj. Tion sekvas rekte la tielnomata jura parto kun 60 post-restintaj sentencoj pri tarif-, lu-, pun-, komerc-rajto, familia, ŝulda, garantiaĵa, aĉeta rajto, prijuĝebleco, sklav-rajto kaj aresta rajto. Ankaŭ epilogo mankas.

Male al la Hamurabi-kodekso, la kodekso Eŝnunna havas krom kazuistikaj ankaŭ apodiktikajn difinojn. La kazuistikaj difinoj estas grandparte kondiĉe stilumitaj, kiam oni uzas la enkondukan vorton ŝumma (se). Unuopaj juraj frazoj estas do ankaŭ relative formulitaj kaj estas enkondukitaj per la formulo awīlum ša … (Homo, kiu …). Kompare al la pli malnovaj sumeraj leĝo-kolektaĵoj, la leĝoj de Ešnunna pli ofte minacas per mortpuno, se oni krimas kontraŭ posedaĵo aŭ familio de „mŭkenum” (libera, sed ne riĉa, gvidanta familio) same okaze de adulto aŭ seksa perforto kontraŭ amata edzino.

Literaturo redakti

  • Reuven Yaron: The laws of Eshnunna. Magnes Press, Jerusalem 1969. 2. rev. Auflage 1988. ISBN 90-04-08534-3