Leo LENTAIGNE [Lantenj] (oficiale Léon Lentaigne n. en 1909 - m. la 2-an de februaro 2008 en Montpeliero) estis instruisto aktiva en la Freinet-movado (ICEM[1] Arkivigite je 2011-10-03 per la retarkivo Wayback Machine) kaj en la Esperanto-medio. Lia nomo aperas en la listo de pioniroj de la Freinet-movado inter la du mondmilitoj. Membro de SAT (matrikulo 19332) kaj de SAT-Amikaro, li estis aktiva sur la tereno de instruado de Esperanto kaj de redaktado de lerniloj. Membro de UEA ekde 1957.

Leo Lentaigne
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 2-an de februaro 2008 (2008-02-02) (99-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Listo de verkoj

redakti
 
Kovrilpaĝo de Kiel diri…?, 1980

Lia libro "L'Espéranto, L'Imprimerie à l'École", Agitna, Cannes - 1959 - kolekto ' Bibliothèque de Travail ' (Laborbiblioteko) n° 437, eldonita de C.E.L. en 1959 estas trovebla brokante ĉe retaj librejoj (Amazon, FNAC, livre-rare, ktp).

En la alfabeta katalogo de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen aperas de li : "Ĉe Infanlernejo de Prelles · La eta kato kiu ne volis morti" : "Infanaĵoj". Trad. Lentaigne. Ilustr. - Cannes : Freinet, Presarto de lernejo, 194?. - 16 p.

De li aperis ankaŭ, ĉe la Broŝurservo de SAT Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine (Cercle Espérantiste de l'Agenais, Laŭte !) :

  • "Abrégé pratique de la grammaire espéranto". Praktika kompendio de la Esperanto-gramatiko. Mimeografita. 40 p. A5.
  • "Kiel diri… ?". Praktika Esperanta frazeologio; kompilaĵo; ofsetita, 148 p. A5.
  • "Tiel diru !". Kompilaĵo de 5000 esprimoj. 128 p. A5. 1984.
  • "Kvardek paŝetoj al plua posedo" (kun Cl. Cayzac). Legolibro. Tekstoj en Esperanto kun traduko en la franca. 84p. A5. Ekzistas kun kompaktdisko.